Fernando la 4-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Monarko de Kastilio kaj Leono
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-an de decembro 1285 en Sevilo | ||||
Morto | 7-an de septembro 1312 (26-jaraĝa) en Ĥaeno | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Tombo | Iglesia de San Hipólito (Córdoba) (en) vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Kastilio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | dinastio Burgundio-Ivrea en Kastilio vd | ||||
Patro | Sanĉo la 4-a vd | ||||
Patrino | Maria de Molina vd | ||||
Gefratoj | Peter of Castile, Lord of Cameros (en) , Philip of Castile, Lord of Cabrera and Ribera (en) , Enrique de Castilla (en) , Alfonso de Castilla (en) , Izabela el Kastilio, Beatrice of Castile (en) kaj Violante Sánchez de Castilla (en) vd | ||||
Edz(in)o | Konstanciino de Portugalio (1302 (Gregoria)–) vd | ||||
Infanoj | Eleonoro el Kastilio, Alfonso la 11-a vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | El Emplazado vd | ||||
Okupo | reĝo vd | ||||
Aktiva en | Kastilio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fernando la 4-a de Kastilio, kromnomita «el Emplazado» (Sevilo, 6-a de Decembro 1285 – Ĥaeno, 7-a de Septembro 1312), estis reĝo de Kastilio inter 1295 kaj 1312.
Dum lia minoritato, lia zorgado estis fidita al lia patrino, nome la reĝino María de Molina, dum lia tutoreco estis fidita al la infanto Henriko de Kastilio la Senatano, filo de Fernando la 3-a. Tiutempe, kaj ankaŭ dum la cetero de lia regado, lia patrino klopodis pacigi la nobelaron, frontis la malamikojn de sia filo kaj foje malhelpis ke li estu eltronigita.
Li devis fronti la insurekciojn de la nobeloj, estrita ofte de sia onklo, la infanto Johano de Kastilio, de Tarifa, kaj de Johano Núñez la 2-a de Lara, kiuj estis apogitaj foje de Don Juan Manuel, nepo de la reĝo Fernando la 3-a.
Same kiel siaj antaŭuloj, Fernando la 4-a sekvis la militojn de la Reconquista kaj, kvankam li malsukcesis konkeri Algeciras en 1309, li kaptis Ĝibraltaron tiun saman jaron, kaj en 1312 okupaciis Alcaudete. Dum la Kortesoj de Valadolido de 1312, li helpis la reformon de la justicadministrado kaj de ĉiuj niveloj de la administracio, samtempe al klopodoj plifortigi la reĝan aŭtoritaton malprofite la la nobela tavolaro.
Li mortis en Ĥaeno la 7an de Septembro 1312, estante nur 26-jaraĝa, kaj liaj restaĵoj ripozis en la preĝejo de Sankta Hipolito de Kordovo.